WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Laŭ Johano 19
25 - Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino, kaj la fratino de lia patrino, Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdalena.
Select
1 - Tiam do Pilato prenis Jesuon kaj lin skurĝigis.
2 - Kaj la soldatoj plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon, kaj vestis lin per purpura mantelo;
3 - kaj venis al li, kaj diris: Saluton, Reĝo de la Judoj! kaj ili frapis lin per la manplatoj.
4 - Pilato do denove eliris, kaj diris al ili: Jen mi elkondukas lin al vi, por ke vi sciu, ke mi trovas en li nenian kulpon.
5 - Jesuo do eliris, portante la dornan kronon kaj la purpuran mantelon. Pilato diris al ili: Jen la homo!
6 - Kiam do la ĉefpastroj kaj oficistoj lin vidis, ili kriis: Krucumu, krucumu lin. Pilato diris al ili: Mem prenu lin kaj krucumu lin, ĉar mi trovas en li nenian kulpon.
7 - La Judoj respondis al li: Ni havas leĝon, kaj laŭ tiu leĝo li devas morti tial, ke li pretendis esti Filo de Dio.
8 - Kiam do Pilato aŭdis tiun diron, li des pli timis;
9 - kaj reenirinte en la palacon, li diris al Jesuo: De kie vi estas? Sed Jesuo nenion respondis.
10 - Tiam diris Pilato al li: Ĉu vi ne parolas al mi? ĉu vi ne scias, ke mi havas povon krucumi vin, kaj povon liberigi vin?
11 - Jesuo respondis: Vi havus nenian povon kontraŭ mi, se ĝi ne estus donita al vi de supre; tial tiu, kiu transdonis min al vi, havas la pli grandan pekon.
12 - Ĉe tio Pilato penis liberigi lin; sed la Judoj kriis, dirante: Se vi liberigos tiun, vi ne estas amiko de Cezaro; ĉiu, kiu pretendas esti reĝo, parolas kontraŭ Cezaro.
13 - Kiam do Pilato aŭdis tiun vorton, li elkondukis Jesuon, kaj sidiĝis sur tribunala seĝo en loko nomata La Pavimo, sed en la Hebrea lingvo Gabata.
14 - Estis la Preparado de la Pasko, ĉirkaŭ la sesa horo. Kaj li diris al la Judoj: Jen via Reĝo!
15 - Ili kriegis: Forigu, forigu, krucumu lin. Pilato diris al ili: Ĉu mi krucumu vian Reĝon? La ĉefpastroj respondis: Ni ne havas reĝon krom Cezaro.
16 - Tiam do li transdonis lin al ili, por esti krucumita.
17 - Kaj ili prenis Jesuon; kaj li eliris, portante sian krucon, al la loko nomata Loko de Kranio, kiu estas en la Hebrea lingvo Golgota;
18 - tie ili krucumis lin, kaj kun li du aliajn, ĉiuflanke po unu, kaj Jesuon meze.
19 - Kaj Pilato ankaŭ skribis titolon, kaj surmetis ĝin sur la krucon. Kaj estis skribite: JESUO NAZARETA, LA REĜO DE LA JUDOJ.
20 - Tiun titolon multaj el la Judoj legis; ĉar la loko, kie Jesuo estis krucumita, estis proksime de la urbo; kaj ĝi estis skribita Hebree kaj Latine kaj Greke.
21 - Tiam la ĉefpastroj de la Judoj diris al Pilato: Ne skribu: La Reĝo de la Judoj; sed, ke li diris: Mi estas Reĝo de la Judoj.
22 - Respondis Pilato: Kion mi skribis, tion mi skribis.
23 - Kaj la soldatoj, kiam ili krucumis Jesuon, prenis liajn vestojn, kaj dividis ilin en kvar partojn, po unu parto por ĉiu soldato; kaj la tunikon; sed la tuniko estis senkudra, desupre teksita tra la tuto.
24 - Ili do diris unu al alia: Ni ne disŝiru ĝin, sed lotu pri ĝi, kies ĝi estos; por ke plenumiĝu la Skribo, kiu diras: Ili dividis miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotis. Tion la soldatoj faris.
25 - Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino, kaj la fratino de lia patrino, Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdalena.
26 - Jesuo, rigardante sian patrinon, kaj la apudstarantan disĉiplon, kiun li amis, diris al sia patrino: Virino, jen via filo!
27 - Tiam li diris al la disĉiplo: Jen via patrino! Kaj de post tiu horo la disĉiplo akceptis ŝin en sian domon.
28 - Jesuo, sciante, ke ĉio jam finiĝis, por ke plenumiĝu la Skribo, diris: Mi soifas.
29 - Kuŝis tie vazo plena de vinagro; oni do metis spongon, plenigitan per la vinagro, sur hisopon, kaj levis ĝin al lia buŝo.
30 - Kiam do Jesuo ricevis la vinagron, li diris: Estas finite; kaj, klininte sian kapon, li ellasis for la spiriton.
31 - La Judoj, ĉar estis la Preparado, por ke la korpoj ne restadu sur la krucoj dum la sabato (ĉar la tago de tiu sabato estis granda tago), petis Pilaton, ke oni rompu iliajn krurojn, kaj forportu ilin.
32 - Tiam la soldatoj venis, kaj rompis la krurojn de la unua kaj de la alia krucumita kun li;
33 - sed kiam ili venis al Jesuo, kaj vidis, ke li jam mortis, ili ne rompis liajn krurojn;
34 - tamen unu el la soldatoj per lanco pikis lian flankon, kaj tuj elvenis sango kaj akvo.
35 - Kaj la vidinto atestis, kaj vera estas lia atesto; kaj li scias, ke li diras la veron, ke vi ankaŭ kredu.
36 - Ĉar tio okazis, por ke plenumiĝu la Skribo: Osto en li ne estos rompita.
37 - Kaj ankoraŭ alia Skribo diras: Ili rigardos tiun, kiun ili trapikis.
38 - Post tio, Jozef el Arimateo, kiu estis disĉiplo de Jesuo, sed sekrete pro timo antaŭ la Judoj, petis Pilaton, ke li povu forpreni la korpon de Jesuo; kaj Pilato permesis. Li do venis kaj forprenis lian korpon.
39 - Venis ankaŭ Nikodemo (tiu, kiu unue venis al Jesuo nokte), portanta miksaĵon de mirho kaj aloo, ĉirkaŭ cent funtoj.
40 - Ili do prenis la korpon de Jesuo, kaj ĉirkaŭvindis ĝin per tolaĵoj kun aromaĵoj, laŭ la kutimo de la Judoj por entombigo.
41 - Kaj estis ĝardeno en la loko, kie li estis krucumita, kaj en la ĝardeno nova tombo, en kiun ankoraŭ neniu estis metita.
42 - Tien do, pro la Preparado de la Judoj (ĉar la tombo estis proksima) ili enmetis Jesuon.
Laŭ Johano 19:25
25 / 42
Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino, kaj la fratino de lia patrino, Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdalena.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget